Saltu al enhavo

Porvoo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[atendante kontrolon][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e P:KV #002
Linio 87: Linio 87:

[[Dosiero:Porvoo_riverside.jpg|eta|maldekstra|520px|Porvoo ĉe la Porvoo-rivero]]
[[Dosiero:Porvoo_riverside.jpg|eta|maldekstra|520px|Porvoo ĉe la Porvoo-rivero]]
{{-}}
<br style="clear:both;"/>
La [[Mezepoko|mezepoke]] aspektaj buntaj lignodomoj kaj malvastaj stratetoj de la pitoreska malnova urbo (sub monumenta protekto) konstruiĝis plejparte nur post la [[incendio]] de [[1760]]. La iama [[urbodomo]] de [[1764]] enhavas [[muzeo]]n. Ĉarma ankaŭ estas la rufaj saltenejoj (el la [[18-a jarcento]]) apud la [[bordo]] de la ''Porvoo-rivero''. La [[katedralo]] de Porvoo, [[gotiko|gotika]] konstruaĵo el la jaro [[1418]], reprezentas la rekonilon de la urbo per sia frontono el ruĝaj [[briko]]j. Tiu katedralo estis parte detruita je la 29-a de majo 2006 pro fajrego. En Porvoo vivis la finnlanda nacia poeto [[Johan Ludvig Runeberg]]. En lia loĝ[[domo]] instaliĝis muzeo. Same tie agis la skulptisto [[Ville Vallgren]].

Linio 120: Linio 120:
* [[Kamień Pomorski]], [[Pollando]]
* [[Kamień Pomorski]], [[Pollando]]
|}
|}

== Referencoj ==
{{Referencoj|2}}

== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 19:57, 11 feb. 2024

Porvoon kaupunki - Borgå stad
Blazono Lokigo
Fondita 1346
Gubernio Suda Finnlando
Regiono Orienta Uusimaa
Administra komunumo Porvoo
Areo
- de kiu lando
663.71 km²
654.41 km²
Loĝantoj
- loĝdenseco
- ŝanĝo
47,778 (30.11.2007)
73.1 loĝ./km²
%
Urbeco 84.8%
Senlaboreco 8.3%
Oficialaj lingvoj finna, sveda
Urbestro Marcus Henricson
Retejo http://www.porvoo.fi

Porvoo (prononco [ˈpɔrvɔː]; svede Borgå [ˈbɔrgoː], "kastelrivereto") estas urbo kaj episkopejo ĉe la Finna golfo en suda Finnlando en provinco Uusimaa. Ĝia areo estas 663,71 km², el kio 9,30 km² estas kovrata per akvo. Porvoo estas dulingva, 64 procentoj de la loĝantoj parolas la finnan, 33 procentoj estas svedlingvaj. Porvoo estas episkopejo de svedlingva diocezo (diocezo de Borgå) de Finnlando. Ĝis 2009 ĝi apartenis al la gubernio Suda Finnlando, kaj ĝis 2010 ankaŭ al la tiutempa provinco Orienta Uusimaa, sed la 1-an de januaro 2011 tiu provinco estis nuligita kaj ligita al Uusimaa.

Historio

Porvoo ricevis la urbajn rajtojn en la jaro 1346 de la sveda reĝo Magnus Erikson kaj tiel estas post Turku (svede „Åbo“) la dua plej aĝa urbo de Finnlando. Kiam en 1550 estis fondita Helsinki (svede „Helsingfors“), reĝo Gustavo Vasa ordonis al la civitanoj transloĝiĝi tien. La sekva malprogreso tamen daŭris nur ĝis 1579, kiam renoviĝis la urbaj privilegioj. 1708 rusoj detruis la urbon, kaj en la 19-a jarcento Porvoo iĝis sidejo de pluraj finnaj poetoj kaj artistoj. En 1809 en Porvoo okazos kunsido de Finnlanda parlamento, dum kiu la caro Aleksandro la unua promesis respekti la leĝojn de Finnlando kiam ĝi fariĝis parto de Rusa Imperio kaj el kio rezultis formiĝo de Grandduklando Finnlando.

En 1997 la urbo Porvoo kaj ĉirkaŭa Kamparana komunumo de Porvoo estis kunigitaj. La areo de la urbo kreskis de 19,4 km² al 663,7 km² kaj la loĝantaro de 20 000 ĝis pli ol 40 000.

Evoluo de la loĝantaro

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1693 570
1740 1.600
1880 3.876 11,3 % 88,7 % 0 %
1900 5.035 26,5 % 73,4 % 0,1 %
1920 5.794 32,1 % 67,7 % 0,2 %
1930 6.391 34,5 % 65,3 % 0,2 %
1950 8.534 42,9 % 56,7 % 0,3 %
1960 11.875 45,3 % 54,7 % 0,1 %
1970 16.612 55,2 % 44,6 % 0,2 %
1980 19.070 59,5 % 40,3 % 0,2 %
1990 20.287 61,6 % 37,8 % 0,6 %
2000 44.969 63,5 % 34,2 % 2,3 %
2005 46.982 64,5 % 32,5 % 3,0 %
Porvoo ĉe la Porvoo-rivero

La mezepoke aspektaj buntaj lignodomoj kaj malvastaj stratetoj de la pitoreska malnova urbo (sub monumenta protekto) konstruiĝis plejparte nur post la incendio de 1760. La iama urbodomo de 1764 enhavas muzeon. Ĉarma ankaŭ estas la rufaj saltenejoj (el la 18-a jarcento) apud la bordo de la Porvoo-rivero. La katedralo de Porvoo, gotika konstruaĵo el la jaro 1418, reprezentas la rekonilon de la urbo per sia frontono el ruĝaj brikoj. Tiu katedralo estis parte detruita je la 29-a de majo 2006 pro fajrego. En Porvoo vivis la finnlanda nacia poeto Johan Ludvig Runeberg. En lia loĝdomo instaliĝis muzeo. Same tie agis la skulptisto Ville Vallgren.

En Porvoo ekzistas muzea fervojo Porvoon Museorautatie, kiu subtenas historiajn veturilojn de la Finna Ŝtata Fervojo.

Famuloj el la urbo

Ĝemelaj urboj

Referencoj

Eksteraj ligiloj