Kavango-regiono
Kavango | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Kavango | ||
iama regiono de Namibio • regiono de Namibio | |||
Administrado | |||
Lando | Namibio | ||
Estas parto de | Namibio | ||
Inkludas | 8 balotdistriktoj | ||
Administra centro | Rundu | ||
Fondo-dato | 21-a de marto 1990 | ||
Politiko | |||
Estro | Johannes U Thighuru, (SWAPO) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | afrikansa, nama, oŝivamba // RuKwangali, Englisch,
Oshivambo | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 202,694 | ||
Loĝdenso | 4,62 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 48.463 (dezt.: ~ 0.000) km² | ||
Maksimuma alto | 1171 (Nawugui Vlei) m | ||
Kavango sur la mapo de Namibio | |||
Geografia situo | 17° 55′ 0″ S, 19° 45′ 0″ O (mapo)-17.91666666666719.75Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 17° 55′ 0″ S, 19° 45′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Hor-zono | UTC+2 | ||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | NA-OK | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Kavango-regiono | ||
Pliaj informoj | |||
lasta baloto | 30-a de novembro 2004 | ||
Kavango-regiono aŭ simple Kavango estas unu el la 13 regionoj de Namibio. Ĝi situas en la nordoriento de la lando, ĉefurbo estas Rundu, la dua plej granda urbo de Namibio.
- La nomo
La ĉefa loka etno estas la kavangoj, laŭ ili nomiĝas la regiono Kavango, same kiel la ĉefa rivero Okavango.
Geografio
Kavango limas al Angolo (norde, Angola provinco Cuando Cubango), al aliaj Namibiaj provincoj (okcidente ĝis sude: Ohangwena, Oshikoto kaj Otjozondjupa), al Bocvano (sude kaj sudoriente) kaj al Namibia provinco Kaprivo (oriente).
Kavango estas norda parto de la Kalahari-baseno, altebenaĵo de ĉirkaŭ mil-metra alteco. Same kiel la tuta nordo de Namibio Kavango-regiono havas pli da pluvo, tiel ĝi estas multe pli verda ol centra kaj suda Namibio. La rivero Okavango kaj la inunditaj terenoj ĉirkaŭ ĝi estas karakteraj por la regiono. Foje troviĝas arbaroj, agrikulturo ĉefe produktas sorgon, maizon kaj legomojn.
Kavango havas plurajn naciajn parkojn: Kaudom- und Mangeti- kaj Mahango-parko.
Administra strukturo
Kavango havas ok balotdistriktojn kun entute 202.694 loĝantoj:
- Balotdistrikto Kahenge kun 30.180 loĝantoj
- Balotdistrikto Kapako kun 25.653 loĝantoj
- Balotdistrikto Mashare kun 15.829 loĝantoj
- Balotdistrikto Mpungu kun 18.332 loĝantoj
- Balotdistrikto Mukwe kun 25.999 loĝantoj
- Balotdistrikto Ndiyona kun 19.150 loĝantoj
- Balotdistrikto Rundu (urbo) kun 19.597 loĝantoj
- Balotdistrikto Rundu (kamparo) kun 42.764 loĝantoj
Ekonomio
La homoj vivas ĉefe de malgranda komerco, fiŝkaptado kaj agrikulturo. Viglas malgrandaj lokaj bazaroj. Iom da minado de kupro okazas ĉe Simanya kaj nafto ĉe Katwitwi.
Bildaro
-
Popa-rapidfluo
-
Okavango ĉe Utokota
-
Okavango ĉe Rundu
-
Rundu
Notoj, referencoj