Ĉitagongo
Ĉitagongo estas sideja urbo, universitata urbo (ekde 1966) kaj havenurbo en sudorienta parto de Bangladeŝo.
Bazaj informoj
- 22° 21′ 58″ N 91° 48′ 00″ O / 22.36611 °N, 91.80000 °O (mapo)Koordinatoj: 22° 21′ 58″ N 91° 48′ 00″ O / 22.36611 °N, 91.80000 °O (mapo)
- Areo: 157 km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 3 920 000 en 2007
- Horzono: UTC +6
- Aŭtokodo:
- Poŝtkodo: 4000
- Telefonkodo: 88 031
Situo
Ĉitagongo situas inter Hinda Oceano kaj montetoj ĉe kunfluejo de rivero.
Historio
En la regiono reĝlando formiĝis ekde la 6-a jarcento. La araboj uzis la havenon ekde la 9-a jarcento. En la 16-a kaj 17-a jarcentoj la urbo estis portugala kolonio. Ekde 1824 brita erao sekvis. En 1930 ankaŭ tie estis ribelo. Dum la 2-a mondmilito la urbo estis grava armea bazo de la angloj. En 1971 dum formiĝo de sendependa lando en la urbo estis bataloj. La loka radio tie proklamis la sendependecon unuafoje.
Klimato
Ĉitagongo havas tropikan musonan klimaton. Ĉiumonate tage estas 26-30 °C, dumnokte 13-25 °C. La pluvokvanto estas jare po 2730 mm, precipe inter aprilo kaj oktobro.
Trafiko
Ĉitagongo havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn kun la lando kaj ankaŭ internacia flughaveno funkcias. Enurbe aŭtobusoj trafikas.
Vidindaĵoj
- moskeoj
- strando
- bestoĝardeno
- turo 71 m-ojn alta havanta restoracion sur la pinto
- Etnologia Muzeo de 1965
- Memormuzeo
Ĝemelurboj
Vidu ankaŭ
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Listo de milionurboj
|