Éva Lax
Éva Lax | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1948 (76-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • itala |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Edz(in)o | Giampaolo Salvi |
Okupo | |
Okupo | kantisto instruisto |
Éva Lax [laks], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lax Éva estis hungara kantisto (mezosoprano), filologo, altlerneja instruisto, muzikinstruisto. Ŝia edzo estis Giampaolo Salvi.
Éva Lax[1] naskiĝis la 24-an de marto 1948.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Lax ekde sia aĝo 7 lernis muzikon pri László Dobszay. Ŝi akiris pedagogian diplomon en grado Ph.D. en itala fakultato de Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed samtempe ŝi lernis kantoteknikon en muzika mezlernejo. Dum tiu ĉi periodo ŝia kantinstruisto estis Ilona Adorján (eksterlande René Jacobs, Emma Kirkby) kaj ŝi ankaŭ partoprenis plurfoje en majstraj kursoj eksterlande. Ŝi specialiĝis pri kantado de malnova muziko. Dum tri okazoj inter 1998 kaj 2000 ŝi studis en Amsterdamo. Ŝi estis kunfondinto de kantorkestro kaj ŝi ankaŭ koncertis kun multaj aliaj hungaraj orkestroj kaj hejme kaj eksterlande. Ŝis repertuaro etendiĝis de la mezepokaj muzikoj ĝis la klasika viena epoko. Ŝi ankaŭ instruis en la menciita universitato (ekde 1997 kiel docento, inter 1993-2015 en muzika mezlernejo. Ŝi eldonis muzikdiskojn kaj enlande kaj eksterlande. Ŝi naskis filinon.
Ŝiaj kontribuoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Appunti di fonetica del romanesco in base a trentuno sonetti del Belli nella dizione di Lilla Brignone e Paolo Stoppa (disertaĵo, 1972)
- L’integrazione linguistica in Italia sul piano fonologico con particolare riguardo al romanesco (1975)
- Aspetti del dialetto feltrino di Vittore Villabruna (disertaĵo, 1980)
- Dialetto riflesso e coscienza linguistica, in Scritti linguistici in onore di Giovan Battista Pellegrini (1983)
- Claudio Monteverdi: Lettere, a cura di Éva Lax (libro, 1994)
- La voce di Claudio Monteverdi - una vita attraverso le lettere (1994)
- Ilona Adorján: Hangképzés, énektanítás (redaktoro, 1996)
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva intervjuo kun foto
- anglalingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio