Saltu al enhavo

Jurij Andropov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurij Andropov
Persona informo
Юрий Владимирович Андропов
Naskiĝo 2-an de junio 1914 (1914-06-02)
en Soluno-Dmitriyevskoye, Stavropola gubernio,  Rusia Imperio
Morto 9-an de februaro 1984 (1984-02-09) (69-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusaangla vd
Loĝloko Kutuzovsky Prospekt vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (–1922)
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Rybinsk River School VI Kalashnikov (en) Traduki (–1936)
Lenina partialtlernejo de KPSU (–1947)
Petrozavodsk State University (en) Traduki (–1951) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio (1939–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jurij Andropov
Familio
Edz(in)o Tatyana Andropova (en) Traduki (dekjaro de 1940–1984)
Nina Ivanovna Yengalycheva (en) Traduki (1935–1940) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Igor Yurievich Andropov (en) Traduki
 ( Tatyana Andropova (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Libreto de Jurij Andropov

Jurij Vladimiroviĉ ANDROPOV (naskiĝis la 2-an de junio[jul.]/ 15-an de junio 1914[greg.] en fervojstacio Nagutskoje, Stavropola gubernio, la Rusia imperio — mortis la 9-an de februaro 1984 en Moskvo, RSFSR, Sovetunio) estis estro de la KGB (1967–1982), poste ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (1982–1984).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lia patrino estis orfino kaj ankoraŭ kiel bebo ŝi estis adoptita de riĉa judo-negocisto. Pro tio liaj kontraŭuloj lanĉis en la 1980-aj jaroj onidirojn ke li efektive estas judo kaj nur kaŝas sian judan devenon[1].

Andropov estis filo de fervoja laboristo, kiu laboris kiel telegrafisto, kineja teknikisto kaj volga matroso. Poste li studis en teknika lernejo, pli poste en la Universitato de Petrozavodsk. Li estis organizanto de Komsomol en la distrikto de Jaroslavl, en 1939 aliĝis al la komunista partio. Liaj gvidantoj rekonis lian kapablon kaj nomumis lin gvidanto de la Komsomolo de la novfondita Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko (1940–1944).

Andropov eklaboris en Moskvo en 1951, en la sekretariejo de la partio. Li estis ambasadoro en Hungario (julio 1954 — marto 1957) kaj havis gravan rolon en organizado, instigo de la sovetia invado de la lando. Poste Andropov revenis al Moskvo, kie li rapide altiĝis en la komunista hierarĥio kaj en 1967 iĝis gvidanto de KGB. Andropov estis konsiderata fidela proksimulo de Breĵnev, tamen tiu ĉi ĉirkaŭis lin per siaj plejaj fidinduloj kiel vic-prezidantoj de KGB Semjon Cvigun kaj Georgij Cinjov. Ministro pri internaj aferoj Nikolaj Ŝĉjolokov estis malamata de Jurij Andropov, kiu nomis lin "fripono" kaj "krimulo", do la ministro timegis lin[2].

Li fidis al Miĥail Gorbaĉov kaj aktive promociis lin kiel ulon fidindan kaj perspektivan[3]. Li ankaŭ promiciis Nikolaj Riĵkov kaj Jegor Ligaĉov[4].

Li estis la unua kiun Jevgenij Ĉazov informis pri la morto de Breĵnev la 10-an de novembro 1982[5]. Jam la 12-an de novembro li estis elektita ĝenerala sekretario de CK KPSU[6].

Inter prioritataj taskoj li nomis lukton kontraŭ korupto kaj krimeco, normaligon de interetnaj rilatoj, promociado de gejunuloj inter la estraro. Li komprenis gravecon de ekonomia efikeco kaj serĉis vojon por altigi ĝin, interalie kreinte ekonomian sekcion ĉe CK KPSU subestre de Nikolaj Riĵkov, kiu iĝis sekretario de CK KPSU. Tamen ĉiuj ĉi reformoj devis nur perfektigi la sistemon, ne komplete ĝin ŝanĝi[7].

Jevgenij Ĉazov diris ke unuaj paŝoj en la ekonomio estis esperigaj. Entreprenoj kaj iliaj kolektivoj ricevis pli da rajtoj, centralizo malaltiĝis. En 1983 industria produktado kreskis je 4% (2,9% en 1982), laborproduktiveco je 3,5%, nacia enspezo je 3,1%[8].

Li firmigis sian potencon, kiam oni elektis lin la 16-an de junio 1983 prezidanto de la Supera Konsilio. Lin sekvis pli frua konkuranto Konstantin Ĉernenko[9].

Li aktive luktis kontraŭ disidentoj, konsiderante ilin minaco al la ŝtata ordo, ne subtaksenda. Li diris ke tiuj ĉi homoj nur kaŝas siajn malicajn agojn per demagogiaj paroladoj kaj ofte ripetadis: "Revolucio ne kapabla defendi sin, pereos". Tamen li insistis ke ĉio devas okazi laŭe al leĝoj kaj indignis pri Stalin-reprezalioj. Foje li eĉ defendis artistojn, persekutitajn pro ideologiaj konsideroj[10].

Dum jardekoj Andropov suferis podagron kaj komence de 1983 liaj renoj ĉesis funkcii. En lia organismo multiĝis toksaĵoj, speciale vivdanĝera estis kalio. En la registara Centra Klinika Hospitalo en Kuncevo estis kreitaj apartaj ĉambro kaj operaciejo, kie li dufoje semajne trapasis hemodializon[11]. Fakuloj konsideris renan transplantadon neebla kaj eĉ danĝera pro grava aterosklerozo de sangovaskuloj[12]. Iuj asistantoj proponis al li konsulti sorĉistojn kaj supersensulojn, sed li rifuzis tion[13]. Kuracistoj enkondukis por Andropov specialan sistemon de renkonto kaj adiaŭo de ŝtatestroj, kiu anstataŭ la Internacia flughaveno Vnukovo okazis en la halo de Sankta Georgo en la Granda Palaco de Kremlo[14].

En septembro 1983, feriante ĉe registara somerdomo en Krimeo, li longe promenis en arbaro, grave malvarmumis kaj forte malsaniĝis. Aperis rapide kreskanta flegmono, kiun oni urĝe operaciis. Ekde oktobro li restis en hospitalo, ĉiam pli malforta kaj foje apenaŭ marŝanta[15]. Fine de januaro 1984 kreskinta toksiĝo kaŭzis jen kaj jen senkonsciiĝon kaj la 9-an de februaro 1984 Andropov forpasis[16].

Jevgenij Ĉazov, estro de la 4-a administracio de la Ministerio pri sano de Sovetunio, kuracinta la estraranojn, rememoras ke Jurij Andropov estis inter tre malmultaj altranguloj, laborintaj semajnfine kaj opinias ke li tiel "fuĝis la hejmon pro komplikaj familiaj cirkonstancoj"[17].

Antaŭ iĝi ĝenerala sekretario, li loĝis en eta ligna somerdomo ĉe rivero Moskvo[18].

Personaj trajtoj

[redakti | redakti fonton]

Jevgenij Ĉazov karakterizas lin kiel homon senfine kaj sincere fidelan al socialismo kaj servantan al la socia ordo, danke al kiu li sukcesis fari kapturnan karieron — de matroso ĝis altranga politikisto[19].

Citaĵo
 Это был интеллигентный, широко образованный человек, прекрасно разбиравшийся в литературе, искусстве. Ничто человеческое ему не было чуждо: ни поэзия, ни любовь. Его память и аналитический склад ума покоряли. Он был расчетлив, хитер, иногда по своим действиям напоминал Макиавелли. Но при этом в личном плане был честен и бескорыстен.   Tio estis intelekta, vaste edukita homo, bonege orientiĝanta je literaturo, arto. Nenio homa estis fremda al li: nek poezio, nek amo. Liaj memoro kaj analitika menso ĉarmis. Li estis kalkulema, ruza, foje per siaj agoj similis al Makiavelo. Sed samtempe li estis persone honesta kaj neprofitema. 
— Jevgenij Ĉazov, Sano kaj potenco: rememoroj de la "kremla" kuracisto[20]
  • Deklaro de Ĝenerala Sekretario de CK de KPSU, Prezidanto de Prezidio de Supera Soveto de USSR. Eldonejo: APN. Moskvo, 1983.
  • Ju. V. Andropov (Ĝenerala Sekretario de CK de KPSU): La doktrino de Karl Marks kaj kelkaj aspektoj de la socialisma konstruado en USSR. Tradukis: Ludmila Novikova. Redaktis: Ŝandor Hidege (Hungario); Dmitrij Perevalov. Eldonejo de Presagentejo Novosti, 1983 (29 paĝoj).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 179. ISBN = 5-7020-0521-X.
  2. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 80–81. ISBN = 5-7020-0521-X.
  3. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 164. ISBN = 5-7020-0521-X.
  4. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 180. ISBN = 5-7020-0521-X.
  5. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 168–169. ISBN = 5-7020-0521-X.
  6. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 171. ISBN = 5-7020-0521-X.
  7. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 171–173. ISBN = 5-7020-0521-X.
  8. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 177–178. ISBN = 5-7020-0521-X.
  9. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 164. ISBN = 5-7020-0521-X.
  10. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 174–175. ISBN = 5-7020-0521-X.
  11. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 106, 181. ISBN = 5-7020-0521-X.
  12. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 108. ISBN = 5-7020-0521-X.
  13. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 182. ISBN = 5-7020-0521-X.
  14. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 184. ISBN = 5-7020-0521-X.
  15. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 188–189. ISBN = 5-7020-0521-X.
  16. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 196. ISBN = 5-7020-0521-X.
  17. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 120. ISBN = 5-7020-0521-X.
  18. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 171. ISBN = 5-7020-0521-X.
  19. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 172. ISBN = 5-7020-0521-X.
  20. Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 175. ISBN = 5-7020-0521-X.