Saltu al enhavo

Lernolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petro (lernolibro))
Lernolibroj pri la hungara lingvo kaj pri esperanto.

Lernolibro estas instrua manlibro aŭ normala libro en ajna branĉo de studo, uzata por lerni laŭ ĝi. Oni klasifikas lernolibrojn laŭ ambaŭ la celata spektantaro kaj la temo. Lernolibroj estas kutime eldonataj de specialaj eldonejoj kun celo priservi ajnan peton por kompreno de ajna temo instruebla. Temas pri granda merkato kaj oni bezonas grandajn volumojn de vendoj, por ke la eldonita lernolibro fariĝu profita. Kvankam plejmultaj lernolibroj estas eldonataj sole presitaj en papera formo, foje aperas ankaŭ elektronikaj lernolibroj alireblaj ekzemple per interreto.

Lernolibroj aperis kiel instruiloj samtempe kun la invento de presarto fare de Johannes Gutenberg. Fruaj lernolibroj estis uzataj de instruistoj, kiuj uzis ilin kiel gvidilojn dum lecionoj. Poste, instruistoj ekuzis specialajn instruistajn librojn kaj lernolibroj plu estis presataj por infanoj, kaj fariĝis la primara instruilo por la plejmulto de infanoj ekde la 19-a jarcento.

Aŭtoroj de lernolibroj konataj tutmonde

[redakti | redakti fonton]

Lernolibroj de Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Pri Petro

Citaĵo
 Kursa Lernolibro por Laboristoj. Sesa eldono (preskaŭ neŝanĝita represo de la kvina eldono necesa pro konfisko de pluraj miloj da ekz. en la germana presejo). 116 pp., 18. 6p. La libro estas siaspece bona, sed kun la kutimaj SAT-eraroj. Potage, pomonate, estas ordinare evitindaj ne ĉar tiu uzo de po estas troa, sed ĉar ĝi estas erara. Oni konsilas al la lernanto (p. 72) uzi formojn malrekomenditajn de la Lingva Komitato kaj de Zamenhof, kun celo de “unueco.” Ŝajnas, ke la unueco estas atingebla nur per disciplina forlaso de erara vojo. Ĉu Japanujo, Hindujo, Persujo, estas “Eŭropaj landoj ”? 
— La Brita Esperantisto - Numero 353, Septembro (1934)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]