Saltu al enhavo

Slavonski Brod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slavonski Brod
urbo en Kroatio
limurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53 473  (2011) [+]
Loĝdenso 988 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 9′ N, 18° 1′ O (mapo)45.15527777777818.014444444444Koordinatoj: 45° 9′ N, 18° 1′ O (mapo) [+]
Alto 92 m [+]
Areo 54,1 km² (5 410 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Slavonski Brod (Kroatio)
Slavonski Brod (Kroatio)
DEC
Situo de Slavonski Brod

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Slavonski Brod [+]
vdr
Malnova strato de Slavonski Brod
Fortikaĵo de Slavonski Brod
Abatejo de Slavonski Brod

Slavonski Brod (hungare Bród) estas urbo kun riverhaveno en Kroatio apud la landlimo al Bosnio kaj Hercegovino. Ĝis 1934 la nomo estis Brod na Savi[1].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Slavonski Brod estas landlima urbo, sur la dekstra bordo de la rivero Sava estas la bosnia urbo Bosanski Brod . Konektita per regulaj busaj kaj trajnaj servoj al la plej grandaj urboj en Kroatio. Slavonski Brod situas inter monto kaj rivero sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de la rivero Sava, laŭ aŭtovojo Zagrebo-Beogrado (A3) kaj laŭlonge de la fervojo Zagrebo-Vukovar. Proksime estas lago kaj fiŝkaptista lago. La urbo situas 78 km nordoriente de Banjaluko, 148 km norde de Sarajevo, 86 km nordokcidente de Tuzla, 68 km sudokcidente de Osijek kaj 175 km sudoriente de Zagrebo.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La romianoj havis tie urbon "Marsonia". La turkoj faris senhoma la komunumon ost la mezepoko. En 1694 oni fondis abatejon, kiu tute trakonstruiĝis en 1727. En 1780 fortikaĵo konstruiĝis kun 155 kanonoj. Vaporŝipo unuafoje aperis en 1846 kaj komenciĝis la trafiko inter Sisak-Zemun. Fervoja ponto konstruiĝis en 1879, kiu eksplodiĝis en 1941, post 20 jaroj rekonstruita. Ĝis Traktato de Trianon Slavonski Brod apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Pozsega (reĝa departemento), al distrikto de Slavonski Brod, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.

Slavonski Brod unu el la plej grandaj industriaj centroj en Kroatio. Lokaj inĝenieraj entreprenoj, produktantaj lokomotivojn, tramojn kaj multe pli, estas gravaj por la kroata ekonomio. Ankaŭ en la urbo estas entreprenoj de la lumo, nutrado, lignoprilaborado kaj kemia industrioj. En la lastaj jaroj, la turisma industrio komencis disvolviĝi.

Apudaĵo de la urbo estas grava vinkultura regiono, en la urbo troviĝas peza kaj malpeza industrioj. En Slavonski Brod universitato kaj ĉeflernejo funkcias.

La ĉefaj kaj turistoj plej vizitataj lokoj estas la monumento de Slavonské Brod kiu estas fortikaĵo (kroate Tvrđava Brod) de la komenco de la 18-a jarcento. Ekzistas ankaŭ kelkaj arkeologiaj lokoj en la najbareco de la urbo. Kulturaj monumentoj en la urbo ankaŭ inkluzivas la franciskanan monaĥejon de 1694, starantan sur la bordoj de la rivero Sava.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Slavonski Brod mortis hungara maristo-akademiano Albert Kenessey. Slavonski Brod ankaŭ estas fama pro siaj originaj folkloraj prezentadoj kaj infana festo dediĉita al la kroata infanverkistino Ivana Brlić-Mažuranić, kiu longe vivis en Slavonski Brod.

Ĉefplaco de Slavonski Brod

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En Slavonski Brod inter la du mondmilitoj interalie aktivis la kuracisto Leo Kun kaj la ĵurnalisto Franjo Homar, kiu sinmortigis en 1933, en aĝo de nur 28 jaroj, kaj tiel frue finis promesan movadan karieron. Ekde la jaro 1932 en la urbo eldoniĝis la periodaĵo La Suda Stelo, organo de Jugoslavia Esperanto-Ligo.

Kroata Esperanto-kongreso

[redakti | redakti fonton]

Tie okazos la 13a kongreso de Kroata Esperanto-Ligo, okazonta la 16-18an de majo 2025.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (ru) Brod, urbo, Enciklopedia Vortaro de Brockhaus kaj Efron en 86 volumoj (82 volumoj kaj 4 pliaj). - Sankt-Peterburgo, 1890—1907.
Universitato de Slavonski Brod